Persone - Jen La Hor'
Übersetzter Songtext von Persone - Jen La Hor' ins
- 41 Hits
- Veröffentlicht 2024-04-17 00:00:00
- 0 Kommentare
- 0 likes
- Persone
- Jen La Hor'
- Übersetzung von: panzas
Jen La Hor'
Matena urbo min brakumas silente
Mi marŝas sola en krepuska malplen'
La kvara horo baldaŭ iĝos la kvina
Libere spiras mi en la friska aer'
Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aŭ nur ĝin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor'!
Neniu vidas min, neniu aŭskultas
Mi tre feliĉas pro la urba dormem'
Jen haltas mi sur plac', ĉirkaŭe rigardas
Kaj vokas al la mond': amu min! amu min!
Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aŭ nur ĝin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor'!
Responde sonas nur ekoo
El la tuneloj de l' metroo
Mi staras en la mez' de tiu ĉi mondo
Kaj vivas sur la lim' de nokto kaj tag'
Tuj kiam la aŭror' aperos ĉiele
Mi devos kaŝi min de la suna okul'
Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aŭ nur ĝin iom elteni
Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aŭ nur ĝin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor'!
Por el momento, a nadie le gusta este artículo
Kommentare
Hey! Du hast Glück, noch niemand hat diesen Artikel kommentiert. Sei der Erste und hinterlasse deinen Kommentar.
Du musst registriert sein, um Kommentare zu hinterlassen
Melden Sie sich mit Ihrem Benutzerkonto an und genießen Sie alle Vorteile.
Erstellen Sie Ihr Konto ó Einloggen / Anmelden